SPUNK PRESS estas sendependa ararhxisma eldona projekto. Nia celo estas kolekti anarhxismajn, alternativajn kaj `subterajn' materialojn en elektronika formo en komputiloj, kaj havebligi ilin senpage. La arhxivo nuntempe trovigxas en la Internet (tutmonda reto de komputiloj, kiun povas aliri kvin milionoj da homoj), sed ni volas ankaux eniri la mondon de bultenejoj, personaj komputiloj kaj al tiuj sen aliro al komputiloj. Ni volas helpi redaktistojn kaj verkistojn sxangxi aux verki siajn tekstojn en elektronika formo kaj uzi la dissendajn kanalojn de la tutmondaj retoj: tekstajn arhxivojn en komputiloj, elektronikajn dissendlistojn, ktp. Ni sercxas kontribuajxojn de gazetoj, flugfolioj, libroj, artikoloj, intervjuoj, recenzoj, afisxoj, kaj aliaj ajxoj, kaj eldonata kaj maleldonata, en kiu ajn lingvo. Vi povas sendi kontribuojn aux retposxte aux diske. Se vi uzas tekst-redaktilan aux tekst-pretigan programon, ni povas eldoni vian verkon tutmonde. Vi pagos nenion. Je SPUNK PRESS funkciigas redaktantaro kun membroj en Nederlando, Italio, Svedio, Usono kaj Britio. Ni uzas retposxton por kunordigi kaj administri la arhxivon. Por pli da informo kaj kopion de nia aktuala katalogo, kontaktu al Spunk Press per retposxto cxe spunk-list@lysator.liu.se aux skribu nin cxe unu el tiuj adresoj: Spunk PRESS C/o Autonomous Centre of Edinburgh, 17, West Montgomery Place, Edinburgh Scotland EH7 5HA Spunk PRESS c/o Practical Anarchy PO Box 179 College Park, MD 20741-1079 USA